Loĝantoj detruas tendaron de migrantoj sur la plaĝo de Ceŭto
Loĝantoj de Ceŭto, hispana eksklavo en Nordafriko, detruis improvizitan tendaron por migrantoj starigitan sur plaĝo en la urbo.
Manifestaciantoj malkonstruis tendojn, ĵetis la havaĵojn de la migrantoj en la maron kaj bruligis objektojn uzitajn en la tendaro. Ili portis hispanajn kaj ceŭtajn flagojn, dum la polico kontrolis la manifestacion.
Antaŭ ol iri al la plaĝo, la loĝantoj blokis proksiman vojon kaj kriis sloganojn kontraŭ la ĉeesto de migrantoj. En unu okazo kaptita de la internacia gazetaro, manifestaciantoj kriis: “Elpelu la invadantojn.”



Publicar comentário