UEA lançis la Belartan Konkurson kun strictaj reguloj kontraŭ AI
La literatura medio de la Esperanto-movado jam direktas sin al la 112-a Universala Kongreso de Esperanto en Melburno, Aŭstralio, kie oni proklamos la gajnintojn de la 78-a eldono de la Belartaj Konkursoj (BK) de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Sub la organizado de la sekretario Miguel Gutiérrez Adúriz, la prestiĝa konkurso malfermis sian novan alvokon kun gravaj instituciaj kaj teknologiaj ĝisdatigoj. Post la sukceso de la antaŭa eldono, kiu kolektis pli ol 150 verkojn, la subbranĉo “Sciencfikcio kaj Fantasto” estis oficiale levita al la kategorio branĉo, kies unua premio nun nomiĝas Premio Charles Power, honore al la tradukinto kaj iama sekretario de UEA forpasinta en 2025.
La ĉefa novaĵo de ĉi tiu eldono estas la rigora batalo kontraŭ la neaŭtorizita uzo de Artefarita Intelekto en la kreado de la verkoj. La organiza komisiono informis, ke ĝi ekuzis tekst-analizajn ilojn kun 99,9% da precizeco por garantii, ke ĉiuj sendaĵoj estu 100% verkitaj de homoj. La tekstoj identigitaj kiel generitaj de AI estos rekte rifuzitaj, kaj iliaj aŭtoroj perdos la rajton ree partopreni en la konkurso. Per tiu ĉi mezuro, la organizado celas protekti la aŭtentikecon, la originalecon kaj la altan literaturan nivelon de la plej grava kultura konkurso de la movado.
La konkurso restas malfermita al verkistoj kaj tradukistoj el la tuta mondo, sen la bezono aliĝi al la Universala Kongreso. La verkoj devas esti tute nepublikigitaj kaj senditaj sub pseŭdonimo ĝis la limdato de la 31-a de marto 2027. Inter la tradiciaj branĉoj estas Poezio, Prozo, Teatraĵo, Eseo, Mikronovelo, Kantoteksto kaj Infanlibro de la Jaro, kun monpremioj variantaj inter 25 € kaj 546 €. La premiitaj tekstoj estos poste kompilitaj kaj eldonitaj en la tradicia libro Belarta rikolto 2027, fare de la eldonejo Mondial.



Publicar comentário